Krenelo

la per hirundvostaj kreneloj kronita urbomuro de Bellinzona
Murdentoj kaj kreneloj

La krenelomurdento estas masonita surmetaĵo sur brustŝirmilo.

Laŭ Francisko Azorín krenelo estas Ĉiu envicigita prismeto, kiu ofte kronas fortikaĵan muron por formi, kun la aliaj, parapeton, protektilon por la defendantaj pafistoj.[1] Li indikas etimologion el la latina crena (fendaĵo). Kaj li aldonas la terminojn kreneleto, krenelego, krenelejo kaj krenelvojo; krome per bildoj diferencigas inter la diversaj tipoj, nome ĥaldea, romana, araba kaj romanika.[2]

En sia origina formo la ĉirkaŭ homalta krenelo havis la taskon protekti la defendantojn sur la defendkoridorodefendplatformo kontraŭ sagoj aŭ aliaj distancarmiloj. La inter la kreneloj situantaj aperturoj (nomataj embrazuroŝuttruo aŭ “paftruo“) atingas interne ĝis la alteco de parapeto. Kelkloke oni povas fermi ĝin per lignaj ŝutroj. Embrazuroj estis ĉiam tiel larĝa, ke arkpafisto aŭ arbalestisto havas sufiĉe da loko por pafi. La larĝeco de krenelo varias inter 0,76 kaj 2,35 m kaj la alteco estas inter unu kaj du metrojn.[3] Se la muro havas sur sia tuta longeco krenelojn oni nomas tion krenelkrono.

Kreneloj estas konstruitaj en la eŭropa antikvo kaj mezepoko ĉe fortikaĵoj kiel urbomurojburgo.

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 120.
  2. Azorín, samloke.
  3. Angaben gemäß O. Piper: Burgenkunde, S. 329. Herbert de Caboga gibt die durchschnittliche Breite einer Zinne mit 0,70 bis 2 Meter und deren durchschnittliche Höhe mit einem bis 1,40 Meter an.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search